Mikroj, etaj kaj mezgrandaj entreprenoj ŝtataj kaj privataj en la kuba ekonomia strategio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-15 11:30:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 15 (RHK) La nova strategio sociekonomia starigita en Kubo inkluzivas la evoluigon de mikroj, etaj kaj mezgrandaj entreprenoj (Mipymes) en la ŝtata kaj privata sektoroj. 

Laŭ klarigis la vicunua ministro kuba Alejandro Gil, oni laboras por starigi leĝan kadron, kiu donos plian aŭtonomecon al tiuj entreprenoj aparte en la loka kaj teritoria evoluigo.

Tiusence, li klarigis, la monunua ordigo rolos esence por elimini la  monunuan kaj kurzan duoblon, kiuj konsistigas obstaklon por evoluigi la lando, ĉar favorigas importadon malfavore al la nacia produktado.

Tiu reordigo celas, precize, altigi la  entreprenan efikecon surbaze de stimulo al eksportado kaj konsumo de lokaj varoj.

La estro de la konstanta komisiono por starigo kaj evoluigo de la gvidlinioj de la komunista partio de Kubo, Marino Murillo, klarigis ke la mona kaj kurza unuiĝo favorigos la uzon de krudaĵoj produktitaj enlande.

Tio signifas ke ĉiuj eksporto-kompanioj plibonigos sian situacion, kelkaj duobligos aŭ triobligos gajnojn, laŭ la antaŭvidoj kalkulitaj.

La entreprena sistemo havos multajn potencialojn, sed devas esti pli efikaj, emfazis la gvidanto, kiu informis pri la maniero kiel la ŝtato atentos la perdojn de tiuj kompanioj dum la unua jaro por eviti ke pro iliaj eblaj perdoj, kresku senlaboreco.

Ambaŭ aŭtoritatuloj partoprenis televidan programon Ronda Tablo kie ili klarigis kiel la mon-ordigo celas solvi la makroekonomiajn malekvilibrojn, redukti la buĝetan deficiton kaj favorigi stimulojn al la produktado.

Tiu proceduro ankaŭ inkluzivas salajran kaj pensio-reformojn por faciligi la civitanaron akiri varojn kaj servojn fronte al la antaŭvidebla kresko de pograndaj kaj pomalgrandaj prezoj, kiel sekvo de la devaluto de la kuba mono. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up