Funkcias en Kubo 35 mikro, malgrandaj kaj mezaj entreprenoj privataj kaj ŝtataj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-30 09:10:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 30 (RHK) Post la aprobo de la unuaj 35 mikro, malgrandaj kaj mezaj entreprenoj (MMME), ĉi tiuj jam estas realaĵo en Kubo, kie iom post iom novaj ekonomiaj agantoj iras sian vojon.

Ĉi tiu unua grupo konsistas el 32 privataj kompanioj kaj tri ŝtataj kompanioj, elstarigante la agadojn prioritatitajn por la ekonomia disvolviĝo de la lando. Dek tri estas de manĝaĵ-produktado, ses de fabrikado, tri rilatas al reciklaj agadoj kaj tri  en la Scienca kaj Teknologia Parko de Havano.

La novaj kompanioj estas distribuitaj en 11 el la 15 provincoj de la lando, laŭ informo en la retejo de la Ministerio pri Ekonomio kaj Planado (MEP).

Dek el ili jam faris eksportajn operaciojn kaj kvin apartenas al lokaj disvolvaj projektoj. La MEP aldonas, ke 20 el ĉi tiuj entreprenoj estas rekonvertiĝo de memstaraj laboristoj al la nova formo de neŝtata administrado. La aliaj 15 estas nove kreitaj.

Nuntempe la kandidatiĝoj por krei MMME estas en procezo kaj ĝis nun neniu estis malakceptita.

La novaj MMME povas daŭrigi sian konstitucion kiel juraj personoj por plenumi siajn ekonomiajn agadojn. Ĉi tiuj formoj de administrado, kune kun la ne-agrikulturaj kooperativoj, estas parto de la plibonigo de la ekonomiaj aktoroj, kiujn la lando efektivigas en siaj klopodoj krei prosperan kaj daŭrigeblan disvolviĝon.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up