Kuba prezidento alvokas definitive liberigi la produktivajn fortojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-26 10:06:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel dumkunside en Sancti Spiritus.

Sancti Spiritus, jan 26 (RHK) Ni devas ŝanĝi konceptojn, ŝanĝi pensmanierojn por definitive liberigi la produktivajn fortojn,  kaj la Tasko Ordiga favoras tion, asertis la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en tiu ĉi centra provinco dum laborinterŝanĝo kun la ĉefaj gvidantoj de la teritorio, kiel parto de laborvizitoj komencitaj pasintsemajne tra la tuta lando.

Akompanate de la dua sekretario de la komunista partio, José Ramón Machado Ventura; la ĉefministro Manuel Marrero; kelkaj vicunuaj ministroj kaj ministroj, la ŝtatestro memorigis la kompleksecon de la nuna momento travivata de la insulo, markita de la politiko agresema de la administracio Trump, kiu fortigis la ekonomian sieĝon “ĝis la lasta tago”, kaj ankaŭ pro la sekvoj provokitaj de la pandemio de la Covid-19 tutmonde dum preskaŭ tuta jaro.

La prezidento alvokis rigardi tiun ĉi Taskon Ordigan tra la prismo de la efikeco kaj sentemo, agi proaktive kaj aŭskulti la homojn: “Unue oni devas analizi ĉu vi estas efikaj, ĉar vi ne povas kaŝi vian malefikecon altigante la prezojn, ĉar, krome, tion ni ne permesos”, li asertis.

Díaz-Canel memorigis ke unu el la manieroj serĉi pli da efikeco en la entreprenoj estas eviti la burokratan  tendencon havi pli da homoj en oficejoj ol laboristoj en la produktado kaj servoj, “inventante raportojn kaj paperojn.”
 
Siaflanke, la vicunua ministro Alejandro Gil Fernández elstarigis ke la koncepto ke en Kubo neniu restos senprotekta signifas ke, unualoke, ni ofertu laborpostenon al la personoj laborkapablaj, ke ili havu laboron decan kaj ricevu ĝustan pagon por tio.

La fakto ke pli ol 3000 personoj en la teritorio iris al la labordonaj oficejoj, estas pozitiva signo, samkiel okazas en multaj entreprenoj, kiuj serĉas alternativojn fronte al pli altaj kostoj de brulaĵoj aŭ de la importitaj krudaĵoj kiel vojo por atingi efikecon.

Inter la prioritataj temoj traktitaj en la kunsido estas la graveco garantii per propraj rimedoj la nutraĵojn por la bovina bredado, unu el la ĉefaj branĉoj de tiu centra teritorio. Pri tiu ĉi aspekto, la vicunua ministro Jorge Luis Tapia emfazis ke pasintjare la teritorio malkreskis  en tiu ĉi agado.

Laste,  la kuba ŝtatestro asertis ke, “ne havas sencon ke nia lando elspezu signifajn monsumojn por akiri parton de la nutraĵoj, kiujn ni povas enlande produkti”; kaj alvokis multobligi la produktadon de porkoviandon en ŝtataj entreprenoj kaj ne atendi importaĵojn.

“Hodiaŭ la plej realisma afero, la plej revolucia kaj objektiva afero estas intense labori en la produktado de nutraĵoj, konsciaj ke ni ne povos havi tiujn krudaĵojn.”


fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up