Memorialo José Martí: Kubo daŭre kreskos

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-29 11:10:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento en la  Memorialo José Martí.

Havano, jan 29 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke Kubo “daŭre sin plibonigos, kreskos kaj venkos; la Revolucio ĉiam estos firma, ĉeesta, kaj tiu estas la plej bona omaĝo al Martí kaj Fidel”.

Tiajn vortojn li eldiris dum renkontiĝo kun la gelaboristoj de la Memorialo José Martí,  unu el la plej simbolaj lokoj de la insulo, fondita de Fidel la 27-an de januaro, ĝuste antaŭ 25 jaroj.

Díaz-Canel memorigis multajn momentojn okazintajn en tiu loko, kiuj markis la vivon de la lando. Kiel genia, bone argumentita kaj cerbumita ideo, li taksis la naskiĝon de tiu ĉi institucio, kiu estas centro de konstanta omaĝo al la Nacia Heroo de Kubo. “Fidel ĉiam pensis tiel vaste”, li aldonis.

La momento estis  oportuna por rekoni la laboristojn de la memorialo pro la konstanta omaĝo kaj konservado de la institucio en ties 25-a jubileo. Oni transdonis replikon de la memorialo al la kolektivo kaj alian por la generalo de armeo Raúl Castro kaj por la prezidento, “du eternaj kunlaborantoj de la institucio”, esprimis la direktorino Enith Alerm, kiu asertis ke tiu ĉi placo estas simbolo de Kubo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up