Kubo honoras José Martí en la 170-a datreveno de lia naskiĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-28 08:42:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 28 (RHK) Kubo hodiaŭ festas omaĝan tagon al la Nacia Heroo José Martí (1853-1895), okaze de la 170-a datreveno de lia naskiĝo.

Kulturaj institucioj, laborejoj, lernejoj kaj junularaj organizoj tra la tuta lando omaĝas Martí, per iniciatoj por reklami kaj disvastigi lian heredaĵon.

Inter la omaĝaj agadoj en ĉi tiu ĉefurbo elstaras la tradicia Marŝo de la Torĉoj, pilgrimado de miloj da kubaj studentoj kaj de la popolo ĝenerale, okazinta la antaŭan tagon kun ĉeesto de la gvidanto de la Revolucio Raúl Castro kaj la prezidento de Kubo, Miguel Diaz-Canel.

La 5-a Internacia Konferenco por la Ekvilibro de la Mondo okazas ankaŭ en la palaco de la Kongresoj de la ĉefurbo, konklavo kiu gastigas diversajn debatforumojn, kie evidentiĝas  la grandeco de la laboro de la Apostolo kaj liaj zorgoj por la estonteco de la homaro el la diversaj sciofakoj.

Laŭ la direktoro de la Oficejo de la Programo Martí-a, dro. Eduardo Torres, la evento konfirmas la validecon de la kontraŭimperiisma penso de la kuba heroo.

Li rememoris, ke Martí "vidis la naskiĝon de la imperio, sed li vidis ankaŭ la problemojn de la popoloj de la tria mondo, aparte tiuj de Latin-Ameriko, kaj ĉefe, li komprenis, ke la ekvilibro de la mondo kuŝas en la sendependeco de Kubo ", tial la nomo de la konferenco.

José Martí estis eminenta patrioto kaj eminenta politikisto, verkisto, pensulo, instruisto kaj ĵurnalisto, kiu mortis en batalo kontraŭ la hispanaj koloniistaj trupoj la 19-an de majo 1895.

 

Foto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up