Kubo celebras la internacian tagon de laboristoj virtuale

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-01 09:36:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 1 (RHK) La unuan de majo oni tradicie festas en Kubo la internacian tagon de la laboristoj. La laboristoj kaj sindikatoj tutmonde profitas tiun ĉi omaĝon al la martiron de Ĉikago por manifestacii siajn rajtojn je pli bona mondo.

Ĉi-jare, pro la daŭraj limigoj trudataj de la Kovim-19 la monda labororganizo kaj la komisiono de UN por Latinameriko kaj Karibio denuncis la perdojn de pli ol 200 milionojn da laborpostenoj kaj malboniĝon de la ekonomia situacio de milionoj da familioj.

Sendube, tiu ĉi estas ege malfeliĉa situacio kiu evidentigis la enormajn breĉojn en la socioj novliberalaj, kies ŝtatoj sentas sin nerespondecaj pri la homa vivo.

Kubo festis ĝin unuafoje en 1890, kiam la laborista rondo de Havano organizis marŝadon, kiu finiĝis per aranĝo kun pli ol 3 mil personoj kaj dudeko da parolantoj.

Ĉi-jare, oni celebras ĝin per diversaj aranĝoj virtualaj, hejme, laboreje. Ankaŭ per internacia solidara renkontiĝo kie la kubanoj  ricevas subtenajn  mesaĝojn de la laboristaj organizoj de Eŭropo, Azio, Oceanio, Afriko kaj Ameriko. 

Ankaŭ de la monda sindikata federacio kaj de aliaj reprezentantoj de sindikatoj, kiuj tradicie venis al Kubo por kune festi la internacian tagon de la laboristoj.

La okazo ebligos ankaŭ rekoni la strebojn de la laboristoj, aparte la sanlaboristojn pro la batalo kontraŭ Kovim-19, kaj rifuzi la sieĝon trudatan de Vaŝingtono dum ses jardekoj, kiel sciigis la ĝenerala sekretario de la centralo de kubaj laboristoj, Ulises Guilarte.

La Internacia Tago de la Laboristoj oni memoras la strikon postulanta la okhoran labortagon, kiu okazis la unuan de majo 1886 en Usono, kaj sekvan subpremon kontraŭ la strikantoj, la malliberigon de la laboristaj aktivuloj kaj la mortigon de sindikataj laboristoj, konataj kiel martiroj de Ĉikago.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up