Laboristaj sindikatoj alvokas festi la Internacian Tagon de la Laboristoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-01 13:50:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 1 (RHK) La ĝenerala sekretario de la Centra de Laboristoj de Kubo (CTC), Ulises Guilarte, kunvokis  la agadtagon salute al la 1-a de majo, Internacia Laborista Tago.

En la kunteksto de la okazigo de la CXIII Plena Sesio de la Nacia Konsilio de tiu organizo, Guilarte alvokis la kuban sindikatan movadon okazigi paradojn kaj mitingojn  en placoj, urboj kaj laborlokoj, sub la devizo: Al la patrujo, manoj kaj koro.

Laŭ la Kuba Novaĵagentejo, la alvoko, legita en la ĉeesto de la prezidento Miguel Díaz-Canel, asertas, ke la tago estos dediĉita al la heroeco de la popolo de la insulo, al la gvidado kaj sindevigo de la laboristoj kun la konstruado de Kuba socialismo.

En la teksto, la CTC emfazas, ke tiuj manifestacioj estos esprimo de ĝojo, la plimulta subteno al la revolucia procezo kaj la postulo pri ĉesigo de la ekonomia, komerca kaj financa milito trudita kaj  plifortigita de la usona registaro.

Same ili postulos la ekskludon de Kubo el la unuflanka listo de la kvazaŭaj landoj, kiuj antaŭenigas terorismon, de la Ŝtata Departemento.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up