Labori efike kaj efektive por kreskigi la popolan bonfarton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-11 10:07:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Photo: Estudios Revolución

Havano, maj 11 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis kunsidon en la Palaco de la Revolucio, kies tagordo estis temoj sociekonomiaj, kiuj rekte influas la vivon de ĉiu teritorio.

Pere de videokonferenco kun la guberniestroj kaj la intendanto de la speciala distrikto Insulo de Junularo, Díaz-Canel asertis ke esenca afero estas bona funkciado, tio estas, labori efike kaj efektive en ĉiu procezo por “garantii pli bonan kontentiĝon de nia popolo”.

La kunsidon gvidis la ĉefministro Manuel Marrero kaj partoprenis ankaŭ la vicprezidento Salvador Valdés Mesa kaj la sekretario de organizo de la centra komitato de la partio, Roberto Morales Ojeda.

La kunsido pritaksis, unualoke, la evoluon de la Plano de Loĝejoj je la fermo de aprilo kaj ĉio farenda por ke la teritoriaj rimedoj estu uzataj por produkti konstrumaterialojn.

Alia tagordero temis pri informo de la Supera Popola Tribunalo pri la rilatoj kun la provincaj registaroj, kaj specife pri la laborlokoj por personoj, kiuj plenumas sankciojn en libereco; ankaŭ estis pritraktita la situacio de la vojoj laŭlonge de la insulo.

Pri tiu ĉi temo, la provincoj de Camagüey kaj Las Turnas havas la plej seriozajn problemojn rilate la vojojn, ĉefe tiujn, kiuj kondukas al komunumoj, laborunuoj de la agrikulturo kaj sukerfabrikoj. Oni priparolis la oportunon eltrovi solvojn surbaze de fleksebla kaj konstanta penso.

Alia grava temo estis la municipa memprovizo de nutraĵoj, la evoluo de la Ordiga Tasko kaj surmerkatigo je pomalgrandaj vendoj kun la celo kontentigi la bezonojn de la loĝantaro.

Alia tagordero estis la epidemiologia situacio de la insulo, kie la ministro pri publika sano, José Ángel Portal,  informis ke ĝis nun oni raportis en Kubo 107 622 konfirmitajn kazojn, kio indikas transmisiadon je 955,2 por ĉiu 100 mil loĝantoj kun granda kresko ekde aprilo.

La prezidento esprimis ke tiu ĉi temo konsistigas prioritaton en kiu Kubo sukcesis spite al la kompleksa situacio, kiu skuas la mondon, al kio aldoniĝas la krueleco per kiu la imperiismo trudas blokadon neniam antaŭe viditan.

Rilate al la sanitara interveno en grupoj kaj teritorioj en risko, kun provizora karaktero, per la vakcinaj kandidatoj kubaj, Díaz-Canel emfazis ke ĝi estas bone pravigita el vidpunktoj scienca, leĝa kaj  ĉiuflanka, ĉar ni estas inter la malmutaj, kiuj povas tion fari en la mondo, kaj ni povas tion fari per niaj vakcinaj kandidatoj.

Li parolis pri la estonta vakcino kiel “temo de nacia fiero”, kiel pordo kiu “malfermus enorman esperon ne nur por la kubanoj, sed ankaŭ por la mondo, surbaze de la maniero je kiu ni pretas kunlabori kun la homaro”.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up