Laboristaj sindikatoj sin preparas kontraŭ la reformoj kiuj minacas kreskigi la senlaborecon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-27 08:12:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljio, 27 mar (RHK) La sep pli grandaj sindikataj centraloj de Brazilo sin preparas por nova agotago de paraliziĝo kontraŭ la reformoj impulsitaj de la registaro de Michel Temer, kio povus iĝi striko ĝenerala.

La sekretario ĝenerala de la sindikata povo, José Carlos Gonzalvez, konsideras necesa kaj esenca por la estonteco de la intertraktado kun la registaro, demonstri la povon de la laboristaro, kaj esprimis ke “ni klopodos tion fari fine de aprilo”, laŭ diskonigis la televida ĉeno Telesur.

Laŭ la laboristaj gvidantoj esprimis, tiu ĉi marde okazos renkontiĝo kun la registara gvidanto en la federacia senato, Romero Jucá, por diskuti pri la Leĝo-Projekto de la ĉambro (PLC) 30, malnova 4330, kiu povus esti voĉdonita en tiu Ĉambro, kaj malpermesas la eksterigon de la esencaj aranĝoj de la entreprenoj.

La trionigo estas nur antaŭaĵo de la anti-reformo labora, kiun klopodas efektivigi la kontraŭleĝa registaro de Temer, avertis dum la debatoj la deputito de la Laborista Partio (PT) Henrique Fontana.

La sindikataj organizaĵoj certigas ke la projekto malplibonigos la situacion de la brazilaj laboristoj, kiuj nun havos pli malplikostajn kontraktojn kaj perdos konkeritajn atingojn.

La aprobo de tia projekto kreskigos la kvanton de subkontraktitaj laboristoj el la nunaj 13 milionoj al pli ol 52 milionoj, ĉar ĝi kreos entreprenojn sen laboristoj rekte kontraktitaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up