Solidaraj movadoj en Usono ratifas subtenon al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-20 18:42:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Prensa Latina.

Vaŝingtono, jul 20 (RHK) La solidareca movado al Kubo en Usono vokis la ĉesigon de la blokado kaj ratifis sian devon al nia lando anoncante sukcesan kampanjon por sendi ses milionojn da injektiloj.

Dum gazeetara konferenco en la kuba ambasadejo en Vaŝingtono, la reto pledis por paco, solidareco kaj amo, en tiu ĉi aparta momento de pliakriĝo de la usona sieĝo, plifortigita en la kunteksto de la pandemio.

La solidaraj amikoj sukcesis kolekti iom pli ol 500 mil dolarojn, rezulto de la kontribuo de personoj el ĉiuj teritorioj, kiuj identiĝas kun Kubo kaj pledas por unueco de ambaŭ popoloj.

Kiel simbolo de la donaco, el kiu jam estas en la kuba haveno de Mariel proksimume du milionoj da injektiloj, ili transdonis atestilon al la diplomatia reprezentantaro de Havano.

La aranĝo estis organizita de Global Health Partners, humanitara organizo kiu sendis medikamentojn kaj aliajn medicinajn materialojn al Kubo dum 27 jaroj. 

Inter la kolektintoj estas la Kampanjo #SavingLives (koalicio el deko da organizoj kontraŭaj al la blokado), Codepink, The People's Forum, International Longshore and Warehouse Union (ILWU), Democratic Socialists of America (DSA) kaj du grupoj el kubano-usonanoj: la movado No Embargo Cuba kaj Pontoj de Amo.


fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up