Díaz-Canel dialogis kun altranga gvidanto de Vjetnamio kaj dankis la solidarecon al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-27 17:11:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 27 (RHK) La unua sekretario de la komunista partio kaj prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel, dialogis kun altranga gvidanto vjetnama,   Nguyen Phu Trong.

Per telefona parolado kun la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Vjetnamio, Díaz-Canel dankis la solidarecon konstantan de tiu azia lando al la kariba insulo.

La insula ŝtatestro, skribis mesaĝon en Tvitero, dirante ke ili parolis pri la nuna situacio de la kariba lando, kaj denuncis la agreseman kampanjon kontraŭ Kubo, cele al ĝia malstabiligo organizata de Usono.

La kuba prezidento esprimis sian dankemon kaj sciigis ke ambaŭ flankoj ratifis sian amikecon, kunlaboremon  kaj bonajn rilatojn.

Kubo kaj Vjetnamio celebris pasintjare ses jardekojn de diplomatiaj rilatoj, kiuj restas je la plej alta nivelo jen registare kiel politike.


Fonto:PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up