Dialogis Raúl Castro kun prezidento de Vjetnamio en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-21 08:42:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Estudios Revolución

Havano, sep 21 (RHK) La armea generalo Raúl Castro ricevis ĉi-lunde en Havano la membron de la Politika Buroo kaj prezidenton de Vjetnama Socialisma Respubliko, Nguyen Xuan Phuc, okaze de sia oficiala vizito al Kubo, raportis la loka gazetaro.

La prezidento transdonis la salutojn de la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Vjetnama Komunista Partio, Nguyen Phu Trong; dum Raúl Castro sendis al li grandan brakumon kaj inviton viziti la insulon.

Laŭ la tutlanda televida novaĵo, Nguyen Xuan Phuc diris, ke lia restado, la delegacio akompananta lin kaj la subskribitaj interkonsentoj esprimas la specialan karakteron de la dulandaj rilatoj kaj la unuecon inter la du landoj.

Ambaŭ partioj konsentis, ke ĝi estis sukcesa vizito, realigita en kunteksto de la pandemio Kovim-19 kaj meze de la malfacilaĵoj estigitaj de la intensigo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono al la kariba nacio.

Krome, la prezidento emfazis, ke ekzistas potencialo plue vastigi kunlaboron en ĉiuj sferoj kaj esprimis sian fidon, ke la novaj generacioj de gvidantoj fortigos ĉi tiujn ligojn.

Nguyen Xuan Phuc alvenis lunde al la provinco Santiago de Kubo (oriente) por omaĝi la historian gvidanton de la Revolucio, Fidel Castro, en la tombejo Santa Ifigenia.

Antaŭe, kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj lia azia samrangulo prezidis la subskribon de pluraj kunlaboraj interkonsentoj en areoj de ekonomio, nutraĵa industrio, sano, komunikado, inter aliaj.

La kariba ŝtatestro ankaŭ investis per la ordeno José Martí al la vjetnama prezidento, la plej alta ordeno donita de la antila nacio.

Nguyen Xuan Phuc ankaŭ renkontiĝis ĉi-lunde kun reprezentantoj de la Speciala Evolu-Zono Mariel de Kubo kaj fakuloj de la bioteknologia areo de la lando.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up