Eksesias la II-a Plenkunsido de la Centra Komitato de la Partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-23 08:41:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, okt 23 (RHK) Hodiaŭ kaj morgaŭ, en la Kongresa Palaco, sesios la II-a plenkunsido de la Centra Komitato de la Komunista Partio, kie oni prisekvos la starigon de la interkonsentoj aprobitaj dum la 8-a kongreso de la politika organizo, raportas la gazeto Granma.

Kun la celo daŭre avanci en la fortiĝo de la partia rolo kiel supera gvido de la kuba socio, la II-a plenkunsido insistos pri tio ke, por atingi tian celon, estas esenca la integriĝo de ĉiu partiano, ĉar, kiel dirite de la armea generalo Raúl Castro dum la 8-a kongreso, la “morala aŭtoritato de la partio, kiu garantias kaj reprezentas la unuecon de la nacio, naskiĝas ĝuste el la ekzemplodono en la devo-plenumo”.

Por konkeri plenan justicon –spite al la minacoj: blokado, pandemio, subfosado…- la unua sekretario Miguel Díaz-Canel ratifis ke la ĉefa forto estas la unueco, kun la partio kiel avangardo. “La virto estos en la scipovo unuiĝi por defendi la patrolandon, kiun konfidis al ni niaj antaŭuloj."



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up