Anonco pri okazigo de la VII-a PlenSesio de la Centra Komitato de la Komunista Partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-13 16:07:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

VII-a Plensesio de la CC de la Komunista Partio

Havano, dec 13 (RHK Roberto Morales Ojeda, Sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC PCC), anoncis hodiaŭ la okazigon de la VII-a PlenSesio de la CC PCC, ĉi-vendredon, la 15-an kaj sabaton de decembro, la 16-an.

Per lia konto sur la socia reto X, la partiestro informis:


Ĉi-vendredon kaj sabaton ni okazigos la VII-aan PlenSesion de la Centra Komitato @PartidoPCC. Ni analizos prioritatajn aferojn en la politika, ekonomia kaj socia sferoj. Vastaj informoj estos donitaj al la loĝantaro  pri ili. #UnidosXCuba pic.twitter.com/TxW7K8rohA
    — D-ro Roberto Morales Ojeda (@DrRobertoMOjeda) la 13-an de decembro 2023


Tiu ĉi estos la dua konklavo de la kuranta jaro kaj la sepa post la 8-a Kongreso de Komunista Partio, diris  Roberto Pérez Jiménez, membro de la Centra Komitato kaj estro de la Organiza Departemento, en renkontiĝo kun la gazetaro, kaj asertis, ke ĝi  konsistigos ampleksan taksadon kaj aprobos la vojon  sekvendan, nur 15 tagojn antaŭ festi  la 65-a datrevenon de la triumfo de la Revolucio.

La gvidanto klarigis, ke la Partio atingas ĉi tiun momenton plenumante tion, kion petis la Kongreso,  fari organizon ĉiam pli demokratia kaj partopreniga.

Okazis vasta procezo de konsultado de la dokumentoj, kiuj estos submetitaj por debato en pli ol 34 mil kunvenoj, en kiuj partoprenis 750 mil homoj, inkluzive de membroj de la Partio, de la Unio de Junaj Komunistoj kaj nemembroj kiel laboristoj, intelektuloj, sciencistoj kaj spertuloj pri diversaj temoj.

Ĉi tiuj eldonitaj kriterioj kaj la proponoj faritaj pri temoj kiel la taksado de la plenumo de la Gvidlinioj pri Ekonomia kaj Socia Politiko, kaj la disvolva plano ĝis 2030, atentigas la bezonon ĝisdatigi kaj modifi iujn gvidliniojn, korpigi novajn, korekti deviojn, serĉi rezervojn kaj ankaŭ fari proponojn, kiuj permesos al ni venki la nunan situacion, kiun la lando alfrontas en la ekonomia ordo, diris Pérez Jiménez.

Tiu ĉi konsultprocezo ebligis kolekti pli ol 520 mil intervenojn kaj 148 mil sugestojn, kiuj servis por riĉigi kaj ĝisdatigi novajn dokumentojn kaj konstrui el kolektiva saĝo la proponojn, kiuj estos submetitaj al debato en la Pleno.

La estro de la Organiza Fako de la CCPCC raportis, ke ĉi-okaze la Politika Buroo raportos pri sia laboro, kaj faros tion surbaze de  la laboroj faritaj ekde la sesa plena sesio, okazinta en majo de la kuranta jaro, ĝis nun.

La taksado de la agoj kaj plenumo de la protokoloj starigitaj surbaze de seksa perforto estas unu el la temoj inkluzivitaj en la tagordo, ĉar ĝi estas socia problemo al kiu la Partio kaj la Revolucio atentas speciale ekde la komenco mem de la triumfo de la 1-a de januaro 1959, kun la impulso de Ĉefkomandanto Fidel Castro kaj la Armeo-generalo Raúl Castro.

Ĉi tiu momento estas atingita kun nacia plano por la progresigo de virinoj kaj kun ampleksa strategio por la prevento de seksa perforto, li komentis.

La VII-a PlenSesio de la CCPCC estos spaco por diskuti temojn, kiuj konsistigas prioritaton en la laboro de la Partio, kiel produktado kaj distribuado de nutraĵoj, la sukerrikolto, atento al ekonomiaj faktoroj kaj transformo de politika laboro, diris Roberto Pérez Jiménez.

Li montris, ke la evento estos etapo por reaserti la sindevontigon daŭrigi sur la vojo de konstruado de socialismo kaj antaŭenigi kun pli granda energio la produktivan movadon bezonatan  por venki la limojn trudatajn de la usona blokado kaj daŭre disvolvi la landon.

La statutoj de la partia organizo difinas la Centran Komitaton kiel la plej altan gvidan organon de la Partio inter unu Kongreso kaj alia, kaj rajtigas ĝin alpreni la decidojn kiujn ĝi opinias taŭgaj por plenumi la politikojn kaj interkonsentojn de ĝia Kongreso.


Fonto: ACN

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up