Kubo kaj Ĉinio ratifas la strategian naturon de siaj rilatoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-24 10:03:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 24 (RHK) Homero Acosta, sekretario de la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento), kaj Ma Hui, ambasadoro de la Ĉina Popola Respubliko en Kubo, ratifis la altan prioritaton, kiun ili donas al ligoj de amikeco kaj kunlaboro inter ambaŭ popoloj, partioj, registaroj kaj leĝdonaj korpoj, forĝitaj dum ses jardekoj.

En frata kunveno okazinta en la Nacia Kapitolo, la sidejo de la Kuba Parlamento, ili esprimis sian volon daŭre plifortigi tiujn ligojn.

Acosta dankis la senŝanĝan starpunkton de Ĉinio kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de la usona Registaro al Kubo, kaj ankaŭ la konstantajn solidarecojn de tiu azia nacio kun ĉi tiu kariba lando, laŭ informo publikigita en la retejo de la Parlamento.

Li klarigis kelkajn procezojn disvolvitajn en ĉi tiu etapo de la Kuba Parlamento, inter ili la intensa leĝdona agado, la respondeco de la delegito al siaj elektantoj, la plifortigo de la Popola Povo post la 8-a Kongreso de la Komunista Partio de Kubo (okazinta en aprilo ĉi-jare) kaj la agotagoj por la 45-a datreveno de la organoj de la Popola Povo.

Ma Hui precipe memoris, ke Kubo estis la unua lando en la Okcidenta Hemisfero,  establinta diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko, kaj rekonis la rezultojn de la lando en preventado kaj alfronto de Kovim-19, precipe la atingon krei siajn proprajn vakcinojn.

La ĉina diplomato rememoris pri la virtuala interŝanĝo okazinta en la pasinta majo inter Esteban Lazo kaj Li Zhanshu, estro de la kuba parlamento kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko, respektive.

Fine, li ripetis la solidarecon de sia lando fronte al la plej lastatempaj malstabiligaj provoj kontraŭ la popolo de la plej granda el Antiloj, kaj aludis al la ĉefaj mejloŝtonoj de la VI Plena Sesio de la XIX Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la akumulita historia sperto de 100 jaroj da klopodoj de tiu ĉi politika organizo.

Fine de la interŝanĝo oficialiĝis donaco de teknologia ekipaĵo por subteni la agadon de la Nacia Asembleo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up