Kubo kaj la Sankta Seĝo konfirmas la pozitivan staton de siaj rilatoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-20 13:25:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Papo Francisko akceptas la Prezidenton de Kubo, Miguel Díaz-Canel. (Fotoj: @PresidenciaCuba)

Havano, jun 20 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kaj Papo Francisko konfirmis marde la pozitivan staton de la rilatoj inter la kariba nacio kaj la Sankta Seĝo, en privata aŭdienco en Vatikano.

Tion raportis la Kuba Prezidanteco en serio de mesaĝoj en Tvitero, kie ĝi precizigis, ke la interŝanĝo daŭris iom pli ol 30 minutoj, kaj kunhavis bildojn, ĝentile de la televidreto EWTN Vatikano.

Laŭ tiu ĉi novaĵmedio, Díaz-Canel kaj la Plejsupera Pontifiko rememoris la historian viziton al Kubo de Sankta Johano Paŭlo la 2-a en 1998, je lia 25-a datreveno, kaj traktis la situacion de la Antila lando kaj la kontribuon de la Eklezio, precipe en la kampo de la bonfarado.

Dum la interparolo, la kuba gvidanto ripetis sian dankon al la Supera Pontifiko pro sia solidareco montrita al la popolo de la kariba nacio.

Krom la aŭdienco kun Papo Francisko, la kuba prezidento renkontiĝis kun la ŝtatsekretario, kardinalo Pietro Parolin, dum sia restado en Vatikano, laŭ la Prezidanteco de la antila nacio.

Foto:@presidencia

Díaz-Canel, estro de kuba delegacio, alvenis ĉi-lunde al la Internacia Flughaveno Leonardo da Vinci en Romo, Italio, la unua celo de turneo de Eŭropo, planita ĝis la 24-a de junio.

Tiu ĉi vizito al la Sankta Seĝo de la kuba prezidento estis la tria farita de prezidento de tiu lando, post tiu farita en novembro 1996 de ĉefkomandanto Fidel Castro, kiu estis akceptita de la papo Sankta Johano Paŭlo la 2-a, kaj tiu de majo 2015 de la  Armegeneralo Raúl Castro, kiu renkontiĝis kun Francisco.


Fonto:ACN/PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up