Oni rememoros la 65-an datrevenon de armita ribelo en Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-29 10:13:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Imagen Santiago de Cuba

Santiago de Kubo,  nov 29 (RHK) La loĝantoj de la heroa urbo Santiago de Kubo memoros la 65-an datrevenon de la armita ribelo de la 30-a de novembro 1956, gvidata de la juna revoluciulo Frank País García por subteni la surteriĝon de la ekspediciaj membroj de jaĥto Granma.

Ĉe tagiĝo, politikaj kaj registaraj gvidantoj, kune kun batalantoj de la kaŝita lukto, deponos florajn oferojn antaŭ la plako metita sur la Loma del Intendente, kiu honoras la junulojn  Pepito Tey, Tony Alomá kaj Otto Parellada, kiuj falis en la epopea ago kie por la unua fojo ili portis la olivverdan uniformon kun la ruĝa kaj nigra brakbendo de la Movado de la 26-a de julio.

Kiel estas tradicio, lernantoj de bazlernejoj kaj mezlernejaj rememorigos la okazaĵojn, kun simbolaj atakoj kontraŭ la malnovaj Naciaj kaj Mara Policaj stacioj, la ĉefaj celoj de la junaj revoluciuloj, por distri la fortojn de la Batista tiraneco postenigitaj en la malnova provinco.

La memorfesto inkluzivas tagojn de omaĝo al batalantoj de la memorinda heroaĵo, en kiuj ili povos interŝanĝi kun  studentoj, laboristoj kaj viziti ekonomiajn kaj sociajn centrojn kreitajn por la profito de la loĝantoj de la malnova orienta ĉefurbo kaj la aliaj teritorioj de tiu ĉi sudorienta provinco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up