Armita ribelo de 1956 en Santiago de Kubo en la memoro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-30 08:06:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ribela plano antaŭvidis agojn en la orienta provinco Santiago de Kubo kaj en la resto de la insulo. Foto prenita de Arkivo/RHC

Havano, nov 30 (RHK) Kubo memorigas ĉi tiun ĵaŭdon la armitan ribelon efektivigitan la 30-an de novembro, antaŭ 67 jaroj, de la Movado de la 26-a de julio (M-26-7) por subteni la alvenon de la jakto Granma laŭ la orienta marbordo de la lando, kun 82 ekspedicianoj surŝipe, gviditaj de Fidel Castro (1926-2016).

La ago, estrita de Frank País, havis la celon distri la fortojn de la tiraneco de Fulgencio Batista (1952-1958) kaj antaŭenigi klimaton de insurekcia lukto tra la nacia teritorio.

La ekspedicianoj forlasis Tuxpan, Meksikon, la 25-an de novembro 1956 kaj planis alveni la 30-an ĉe la marbordo de Kubo, tra plaĝo  Las Coloradas, por komenci la armitan lukton en la Sierra Maestra.

Konceptita de Fidel, en sia ĝenerala parto, la ribela plano antaŭvidis agojn en la orienta provinco Santiago de Kubo kaj en la resto de la insulo, kiuj malhelpus la translokigon de la armeo de Batista al la surteriĝo.

La prokrasto en navigado pro malbona vetero kaj la falo de viro en la akvon, kiu devigis serĉi lin ĝis li estis savita, igis la boaton alveni la 2-an de decembro.

Tamen, la heroaj agoj de kelkaj dekoj da junuloj en Santiago de Kubo, surhavantaj unuafoje la olivverdan uniformon kun la insigno de la M-26-7, evidentigis la ribeleman eferveskon en la lando, kio estis ankaŭ atestita de postaj eventoj.

Ili falis brave batalante, José Tey, Pepito; Otto Parelleda kaj Tony Alomá.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up