Kubo malakceptas intervenismajn manovrojn de la Eŭropa Parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-17 08:42:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj aferoj

Havano,  dec 17 (RHK) Kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez  asertis ĉi-ĵaŭdon, ke la Eŭropa Parlamento ne havas la moralan aŭtoritaton kondamni nian landon kiam ĝi ignoras gravajn kaj flagrajn malobservojn de homaj rajtoj en multaj lokoj.

Per sia tvitera konto, la ministro pri eksteraj aferoj certigis, ke kun ĉi tiu pozicio, tiu leĝdona organo malkaŝas sian ligon kun malstabiligaj planoj kontraŭ la plej granda insulo de Antiloj promociitaj per federalaj financoj de Usono.

Havano lastatempe avertis, ke la debato vokita ĉi-ĵaŭdon pri "la situacio en Kubo" enkadriĝas en la spaco, kiun iuj europarlamentanoj malfermas en la Eŭropa Parlamento al grupeto de kubaj civitanoj, kiuj ludas la celon de Vaŝingtono trudi ŝanĝon de registaro al la insulo.

Pri tiu ĉi afero, la portugala europarlamentano Sandra Pereira konsideris, ke la nova rezolucio antaŭenigita kontraŭ la kariba nacio en la Eŭropa Parlamento estas provo malhelpi la normaligon de la rilatoj inter Kubo kaj Eŭropa Unio.

Pereira pridubis, ke la Eŭropa Parlamento traktas la trian fojon en siaj lastaj ses plenkunsidoj, kvazaŭajn malobservojn de homaj rajtoj, kiujn ŝi ankaŭ atribuis al la provo kaŝi la malbonefikon de la usona blokado trudita al Kubo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up