Kubo malakceptas puĉajn agojn en Brazilo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-08 16:57:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 8 (RHK La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ kondamnis la puĉajn agojn de grupoj subtenantaj la eksprezidanton Jair Bolsonaro, kiuj atakis la konstruaĵojn de la tri ĉefstabejoj de la ŝtataj potencoj en Brazilo.

Ni firme kondamnas la perfortajn kaj kontraŭdemokratiajn agojn, kiuj okazas en Brazilo, kun la celo generi kaoson kaj malrespekti la popolan volon esprimitan per la elekto de prezidento Lula, diris la kuba ŝtatestro en Tvitero.

Li aldonis, ke Kubo esprimas sian tutan subtenon kaj solidarecon al la elektita prezidento kaj lia registaro.

La kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, ankaŭ elsendis mesaĝon, en kiu li montris la malakcepton de la kariba insula registaro al tiuj eventoj kaj ĝian solidarecon kun la prezidanto Luis Inácio Lula da Silva kaj alvokon al respekto al demokratio en la sudamerika giganto.

Kubo energie rifuzas la alarmajn eventojn kaj perfortajn agojn en Brazilo, kaj esprimas sian solidarecon kun la demokratie elektita registaro de tiu frata nacio, gvidata de Lula.
Li aldonis, ke Kubo postulas respekton al la volo de la brazila popolo.


Ĉi-dimanĉe grupo da bolsonaristoj atakis kaj kaptis konstruaĵojn de la Ŝtataj branĉoj en Braziljo, la ĉefurbo, kadre de puĉo.


Fonto: Tvitero Díaz-Canel

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up