Díaz-Canel funebras la morton de sudafrika ĉefepiskopo Desmond Tutu

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-27 15:58:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Desmond Tutu

Havano, dec 27  (RHK) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez diris antaŭtage, ke lia lando dividas la universalan doloron pro la morto de la sudafrika emerita ĉefepiskopo Desmond Tutu.

La prezidento konigis frazon de la elstara kontraŭrasapartisma aktivulo kaj monda batalanto por homaj rajtoj en sia tvitera konto: "Espero estas povi vidi, ke estas lumo malgraŭ la tuta mallumo."

Deklaro de la Afrika Nacia Kongreso (ANC) elstarigas la sindoneman servon de la gvidanto al sia preĝejo kaj lando, same kiel klopodojn por la liberigo de Sudafriko, aldonante ke Tutu estis turo de morala konscienco kaj epitomo de saĝeco.

Mondaj gvidantoj, internaciaj organizaĵoj kaj personecoj el la tuta mondo kuniĝis al la omaĝo de tiu, kiu estis kamarado en lukto de Nelson Mandela kaj meritis, inter aliaj rekonoj, la Gandhi-Pacan Premion.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up