Kubo festas la 63-an datrevenon de la triumfo de la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-01 13:03:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jan 1 (RHK) Kubanoj festas ĉi tiun 1-an de januaro alian datrevenon de la triumfo de la Revolucio, kiu daŭras post 63 jaroj da defioj kaj krea rezisto.

La falo de la reĝimo de la diktatoro Fulgencio Batista en januaro 1959, ebligis la komencon de gravaj ŝanĝoj en la vivo de la popolo kaj alportis konscion kaj certecon, ke venos tre malfacila etapo, plena de novaj bataloj, defioj kaj malfacilaĵoj.

Laŭ Prensa Latina, la unua el la defioj konsistis en trudi sin al la reganta kapitalisma modelo en la mezo de la 20-a jarcento, kun la efektivigo de radikalaj decidoj kiuj metis la homon en la centron de atento kaj postlasis la malfeliĉajn jarojn de la Batista diktatoreco.

La transformo de la eduka kaj sansistemo, la industriigo de la lando, la forigo de la kampara kaj urba senlaboreco kaj la rajtodonado  al kamparanoj, estas nur kelkaj el la promesoj plenumitaj en la unuaj jaroj de la Revolucio de la historia Programo Moncada, folio de la itinero spurita de Fidel Castro en sia konata memdefenda pledo La Historio  Absolvos min , post la agoj de la 26-a de julio 1953 .

La intensa pako de ŝanĝoj kovris ĉiujn sociajn sferojn kaj ankaŭ la kreadon de institucia kadro kaj nova formo de registara administrado, kaj ankaŭ internacia projekcio, katalogo de atingoj unuafoje konkeritaj de malgranda kaj subevoluinta nacio, kiu renkontis rapidan opozicion.

Kun sennombraj atakoj kaj agresoj de diversaj formatoj kaj la aplikado ekde komenco de 1962 de ekonomia, komerca kaj financa sieĝo, kiu baras ĉiujn provojn por daŭriĝigi la nacian disvolviĝon, la najbara Usono riproĉis la insulon Kariban, provi krei   destinon per  propraj manoj.

Tamen, la lando ne ĉesigis sian sindevontigon al la estonteco, la konstruadon de lernejoj kaj edukaj programoj, la kreadon de planoj por virina povigo, la konkeron de promesplenaj nombroj en sano, la kunlaboron preter siaj limoj... sian socian sistemon, dum ĝi alfrontas konstantajn minacojn al sia suvereneco.

Ne vane diris pri ŝi la urugvaja verkisto Eduardo Galeano, ke la Revolucio “punita, blokita, kalumniita, faris multe malpli ol ĝi volis, sed multe pli ol ĝi povis.

Ankaŭ en la ekonomia ordo, ĝi devas reinventi sin ĉiutage, por venki la bremsojn de la usona blokado kaj la internajn obstaklojn multfoje rekonitajn, kaj tio en 2021 aldonis al la amasigitaj problemoj la efikojn de la dua jaro de pandemio kiu fortranĉis ĝian ĉefan ekonomian linion, la turismo, komerco kaj eksportoj.

Inter aliaj rimedoj por ekonomia reakiro, ĉi-jare la lando komencis la Ordigan Taskon serĉante monan unuiĝon; efektivigis novajn rimedojn celantajn anstataŭi importadon kaj pliigi produktadon, kaj prioritatis la aplikon de scienco kaj teknologio.

Ĉi tiu estis la jaro aldone al la revigliĝo de la malamika politiko kontraŭ Kubo de la registaro de Joe Biden, kiu ne nur ne plenumis sian balotan promeson rekomenci la degelon kun la insulo, sed ankaŭ konservis nerompitajn la 243 decidojn diktitajn de sia antaŭulo Donald Trump (2017-januaro 2021), por sufoki ĝian ekonomion.

Al la ekonomia sieĝo aliĝis provoj subfosi la socian kaj konstitucian ordon de la nacio, kun la subteno de politikaj funkciigistoj establitaj en Usono, same kiel la uzo de teknologioj kaj la amaskomunikilaro por la Netradicia Milito kontraŭ la lando.

En ĉi tiu kompleksa scenaro, Kubo sukcesis vakcini pli ol 85 procentojn de sia loĝantaro kontraŭ Kovim-19 per la disvolvo de siaj propraj injektaĵoj kaj meti sin ĉe la avangardo de imunigo en Latin-Ameriko, kaj daŭre doni solidarecon en pli ol 40 landoj de la mondo per  la Henry Reeve kontingento de kuracistoj, kreita fare de Fidel Castro en 2005.

Jaro de lecionoj ankaŭ finiĝis en juraj aferoj, kun la diskuto de Familia Kodo kiu lokas la insulon inter la plej progresinta leĝaro kaj la aprobo de kvar regularoj kiuj plifortigas la juĝan sistemon kaj la rajtojn de civitanoj.

Al la kvalifiko de  2021, la prezidento de la nacio, Miguel Díaz-Canel, certigis, ke tio estis periodo de lernado kaj - denove - de krea rezisto de la homoj fronte al malfeliĉoj.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up