Komenciĝos en Kubo Agotagoj por la 8-a de marto Internacia Virina Tago

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-21 09:44:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Membro de la estraro de la Federacio de Kubaj Virinoj, Anisleydi Páez Rodríguez.

Cienfuegos, feb  21  (RHK) La Federacio de Kubaj Virinoj (FMC) dediĉas ĉi tiun 8an de marto, Internacia Virina Tago, al la 60-a Datreveno de la Unuiĝo de Junaj Komunistoj (UJC) kaj la centjariĝo de la Federacio de Universitataj Studentoj (FEU).

Tago, en kiu ili emfazos la plej malamikan politikon kaj esprimon de longdaŭra perforto, kiun nia popolo spertas, la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de la usona registaro, kies ĉesigo estos postulata de la membroj de la virina organizo.

La aktivadoj alcelas  junulinojn, la segmento de la ina loĝantaro, al kiu oni tiom petis, ke ili integriĝu  en la taskojn plenumitajn de la Federacio de Kubaj Virinoj kaj aliaj organizaĵoj en la lando.

Tiel komentis al la gazetaro la ideologia funkciulo en la Nacia Direkcio de la virina organizo, Anisleydi Páez Rodríguez, kaj aludis la diversajn memorigajn agadojn, kiuj okazos el la komunumoj kaj engaĝante aliajn organizaĵojn.

Ili rekonos la junajn protagonistojn en la batalo kontraŭ Kovim-19 kaj membrigos multajn el ili en la agadojn, kiuj aliĝos al savado de la historio kaj al la kuraĝigo de virinoj en malsamaj sektoroj, konsiderante ke pli ol 90 elcentoj de kubaj virinoj estas federaci-membroj.

"Ni okazigos tribunalojn kontraŭ la blokado, ŝi emfazas, kaj ni pensas, ke ni povas fari ĝin en ĉiuj provincoj, kie homoj povas esprimi la efikojn, kiujn ili havis, de la aplikado de ĉi tiu politiko, dum pli ol 60 jaroj.

"Ni volas, ke ĉi tiu 8-a de marto fariĝu festo por junularoj, por junaj knabinoj."


Raportistino: Mireya Ojeda

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up