Kubo kaj la virina rolo en la centro de la socia vivo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-08 07:11:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La internacia virina konferenco okazinta en Danlando iniciatis en la jaro 1910 la 8-an de marto kiel internacia tago de virinoj, dato kiun multaj virinoj tra la mondo komencis celebri, kvankam ne ĉiuj virinoj havas tiun rajton. La ĝenerala asembleo de UN deklaris ĝin oficiale en 1975.

En Kubo oni ĝin celebris unuafoje en la jaro 1931 kiam oni solene omaĝis tiun tagon  en la havana laborista centro, tamen,  la polico intervenis kaj forpelis tute abrupte la solenantojn.

Kompreneble, tio efikis tute male al la deziroj de la tiamaj aŭtoritatoj kaj de tiam okazis manifestacioj kiujn  amase partoprenis virinoj postulantaj siajn rajtojn. Iom post iom tiuj manifestacioj  pli amasiĝis kaj kontribuis al socia progreso kaj emancipiĝo de la virinoj.

Depost la revolucia transformo de la jaro 1959, nova etapo malfermiĝis al virinoj en la kuba socio gviditaj de la kreita federacio de kubaj virinoj, kiun la kuba prezidento Fidel Castro mem impulsis por partoprenigi virinojn en la sociajn ŝanĝojn entreprenitajn de la revolucia procezo tra la tuta lando.

Hodiaŭ la virina tago estas ĉiam bela okazo por danki kaj rekoni la virinan kontribuon al la kuba socio. Pli kaj pli iĝis regulaj la  okazigo en la insulo de eventoj internaciaj kiu allogas multajn interesitojn pri la virina agado en la kariba lando.

Tiamaniere, la kuba sperto pri formado de virinaj labor-rimedoj estis prezentita  en la  Kongreso Iberoamerika de Scienco, Teknologio kaj Ĝenro, interalie.

Kubo posedas pli ol 78 mil gelaboristojn en la scienca sektoro, kaj el ili, 53,2% estas virinoj, kaj ĝuste tial, la iniciatoj de la insulo en tiu ĉi laborkampo konsistigaqs interesan temon por alilandaj fakuloj kaj interesitoj pri la virina rolo en la socio nuntempa.

Fakuloj de  diversaj organizaĵoj internaciaj raportas ke ili  elektas Havanon por tiaj  kunsidoj pro la evoluo atingita de la virinoj en tiuj laborsferoj tutlande, kie ili okupas 66% de la teknika kaj profesia laborforto, kaj ekzistas 29 katedroj de virinoj en centroj de supera edukado.

Kubo estis la unua lando subskribinta kaj la dua kiu ratifis la konvencion pri la elimino de ĉiuj formoj de diskriminacio kontraŭ la virinoj, laŭ raporto trovebla en la retejo de la konsilantaro pri homaj rajtoj.

Spite al la sieĝo ekonomia, financa kaj komerca altrudata de   Usono dum pli ol 50 jaroj, Kubo plenumis grandparte la Celaron de la Jarmilo de UN, aparte  tiun pri la promociago kaj enposteniĝo de la virino.

La virinoj estas je 62,8% de la universitataj diplomiĝintoj kaj rezulte de agadoj strategiaj kiuj alstrebas al ties rolo en publikaj postenoj, Kubo okupas la kvaran lokon je monda nivelo en la nombro de virinoj kiuj havas lokon en la parlamento kaj en la ŝtato kaj la dua en la Amerika kontinento.

Sendube, en tiu ĉi tago de la virinoj, Kubo denove festos kaj omaĝos virinojn pro ilia valora kontribuo al konstruado de pli bona socio. Ni profitas la okazon por sendi gratulojn nome de la kubaj virinoj al ĉiuj virinoj tra la mondo esprimante la certecon ke pli bona mondo eblas, kaj virinoj en ĝi rolas centre kaj grave kune kun ĉiuj fortoj de la socio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up