Kubaj gvidantoj vizitas elstarajn produktivajn centrojn en Villa Clara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-07 09:56:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Morales Ojeda vizitas produktivajn centrojn en Villa Clara. Foto: ACN

Villa Clara, jul 7 (RHK) La membro de la Politika Buroo kaj Sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Partio, Roberto Morales Ojeda, antaŭtage vizitis areojn de manĝaĵ-produktado en la kuba provinco Villa Clara.

Kiel bona ekzemplo de aplikado de la 63 decidoj adoptitaj de la landa gvidantaro por instigi la agrikulturan produktadon, li priskribis la ligojn establitajn inter la kompanio de Placetas, kiu produktas porkoviandon  kaj la malsamaj sciencaj centroj de la teritorio kaj la nacio.

En la bieno de Orelvis Peñate, elstara produktanto de porkoj, diversaj kultivaĵoj kaj tabako, la gvidanto eksciis pri la diversaj sciencaj kaj novigaj projektoj, kiuj efektiviĝas, por altigi la deprimitan porkproduktadon en teritorio kiu ĝis antaŭ nelonge estis gvidanto en la lando en tiu ĉi afero.

Dum la vitizo, kiu komenciĝis en la disvolvata areo de la Agrikultura Kompanio Benito Juárez, en Placetas, Morales Ojeda interŝanĝis kun junaj diplomiĝintoj de la Milita Servo, kiuj partoprenas en la promocio de produktiva poluso en teritorio ĝis  nun infektita de herbaĉoj , kaj ankaŭ vizitis la Porkan Genetikan Centron de tiu teritorio kaj la Mekanikan Kompanion Fabriko Aguilar Noriega. Ĉiuj centroj kun bonaj praktikoj kaj rezultoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up