Kuba prezidento plu trairas diversajn municipojn de la insulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-28 09:01:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 28 (RHK) En la municipo Jatibonico, en la centra provinco Sancti Spítitus, la vizito de la altranga estraro de la lando daŭras hodiaŭ por trovi alternativojn, kiuj kondukas al plibonigo de la vivokvalito de la popolo kaj kontribuas al la disvolviĝo de la plej grandaj el la Antiloj.

Tion raportis Roberto Morales Ojeda, Sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC PCC), el sia konto en X. Li akompanas la prezidenton en sia labora vizito tra diversaj municipoj.

Produkti kune por generi riĉecon estas la ŝlosilo, aldonis Morales Ojeda en sia mesaĝo.

Ĉi-lunde, la kuba ŝtatestro estis en la provincoj Las Tunas kaj Camagüey kadre de ĉi tiuj turneoj por paroli kun manaĝeroj kaj laboristoj de entoj kiuj ne atingas bonajn ekonomiajn rezultojn.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up