La rezolucio de Kubo kontraŭ la usona blokado venkis ĉe UN por la 30-a fojo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-04 08:48:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unuiĝintaj Nacioj,  nov 4 (RHK) Plimulto de landoj voĉdonis en la Ĝenerala Asembleo de UN kontraŭ la usona blokado al Kubo, kiu ratifis la izolitecon kaj tutmondan malakcepton de ĉi tiu malamika politiko de Vaŝingtono.

La rezolucio estis aprobita per 185 favoraj voĉoj, konservante la opozicion de Usono kaj ĝia fervora aliancano Israelo, dum Brazilo kaj Ukrainio sindetenis.

Tia teksto aldoniĝos al la 29 rezolucioj adoptitaj ĉiujare ekde 1992, kiam komenciĝis ĉi tiu tipo de voĉdonado, interrompita nur en 2020 pro la pandemio de Kovim-19.

La voĉdonon antaŭis paroladoj de reprezentantoj de landoj kaj regionaj blokoj, kiuj dum du tagoj insistis pri la graveco forigi tiujn unuflankajn trudajn rimedojn, konsiderataj la ĉefa obstaklo al la disvolviĝo de la kariba lando.

En la lasta tago de debato, antaŭ la voĉdono, kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez deklaris, ke pli ol 80% de la loĝantaro de sia lando naskiĝis sub la blokado.
Li memorigis, ke pasis tri jardekoj de kiam la Ĝenerala Asembleo de UN unue voĉdonis por tiu ĉi rezolucio, kiu ricevis universalan subtenon.

La estro de la insula diplomatio, kiu petis, ke Kubo estu permesata vivi en paco, sen blokado, avertis, ke ekde 2019, la usona registaro pligrandigis la sieĝon kontraŭ la insulo al pli kruela kaj malhumana dimensio.

Li emfazis, ke dum la unuaj 14 monatoj de la administracio de Joseph Biden, la damaĝo sumiĝis je 6 mil 364 milionoj da dolaroj, kio egalas al damaĝo de pli ol 15 milionoj da dolaroj tage.

Tiusence, li rimarkigis, ke la blokado "kreas la kondiĉojn, kiuj nutras malregulajn, senordajn kaj nesekurajn migradojn, la doloran disiĝon de familioj, kaj kontribuas al la krimo de homa trafiko".

Li ankaŭ aludis la eksterteritorian efikon de ĉi tiu politiko de sufokado, kiu "damaĝas la suverenecon de la landoj de la Unuiĝintaj Nacioj, sankcias iliajn komercistojn kaj malhelpas al  ŝipoj de aliaj landoj, kiuj albordiĝis en Kubo, aliri usonajn  havenojn".

Siavice, li denuncis, ke meze de Kovim-19, la usona registaro ekskludis la kuban popolon de provizora humanitara helpo aplikita al aliaj nacioj.

La ĵaŭda voĉdono ĉe UN estis simila al tiu de antaŭaj jaroj. En novembro 2019 estis 187 favoraj kaj 3 kontraŭaj voĉoj: Usono, Israelo kaj Brazilo, dum Kolombio kaj Ukrainio sindetenis. Ĉi tiuj rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo reflektas mondan opinion, sed ne estas devigaj aŭ devigeblaj.

La ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono kontraŭ la kariba nacio devenas de 1960 kiam la tiama vicsekretario de ŝtato, Lester D. Mallory, skribis sekretan memorandon, kiu konsilis kiel provi strangoli Kubon.

La afero estas, li indikis, senigi la insulon "de mono kaj provizoj, redukti ĝiajn financajn rimedojn kaj realajn salajrojn, kaŭzi malsaton, malesperon kaj la faligon de la Registaro."


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up