Prezentas Kubo en UN projekton de rezolucio kontraŭ la usona blokado.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-31 10:28:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno rodríguez en UN

Havano, 31 okt (RHK) La Ĝenerala Asembleo de UN pritraktas hodiaŭ por la 27-a fojo sinsekve la projekton de rezolucio kiu postulas ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan blokadon altrudatan de Usono al Kubo dum preskaŭ ses jardekoj, ĉi-foje sub premoj de Usono kiuj celas bari la procezon.

Laŭ klarigis la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, la usona delegitaro prezentis 8 amendojn kiuj celas prokrasti la voĉdonadon kaj malfaciligi la aprobon de la rezolucio, laŭ raportas la informagentejo Prensa Latina.

Rodríguez, denuncis novajn manovrojn usonaj, kiu serĉas aliancitojn por ne subteni la projekton de rezolucio de la kariba insulo kontraŭ la usona sieĝo.

La rezolucio tekstas: Bezono ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan blokadon de Usono kontraŭ Kubo; ĝi estos prezentita ĉi- 31-an de oktobro en UN. 

La kuba ministro emfazis ke Usono ne havas moralon por paroli pri homaj rajtoj. Li aldonis ke estas devo de kiu ajn diplomato  “defendi la veron(…) malebligi ke estu perfortataj la procedurojn kaj ke estu atakataj suverenaj ŝtatoj.”

Rodríguez emfazis ke tiu ĉi estas “manovro propagandcela (…) por manipuli la publikan opinion”.

Li memorigis ke la 7-an de novembro de 2006, Washington ankaŭ klopodis amendi la kuban rezolucion, tamen, mocio pri ne agado ricevis solidan subtenon de 126 membro-ŝtatoj kiuj favoris  Kubon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up