Internacia konferenco Nova Operacio Vero daŭras en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-22 08:50:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: PL

Havano, jan 22 (RHK) Temoj rilataj al novaĵagentejoj en la hipermedia epoko kaj la defioj truditaj de nova internacia informa ordo koncentriĝos hodiaŭ al la debatoj de la dua tago de la forumo Nova Operacio Vero.

Organizita de la Latin-Amerika Informa Agentejo Prensa Latina, ĝi kunvenigas reprezentantojn de tridek landoj en ĉi tiu ĉefurbo por diskuti pri komunikado hodiaŭ kaj ĝia rolo en la transformo de socioj.

Ĉi-lunde la ĉeestantoj vizitos la Centron pri Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio por sperti la klopodojn faritajn de Kubo, blokita nacio, por disvolvi sian biofarmaceŭtikan industrion.

Same, ili aŭskultos la intervenon de la ĝenerala vicdirektoro de la Usona Fako de la Kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Johana Tablada, por ĝisdatigi la partoprenantojn en la forumo pri la malamikeco de la usona politiko kontraŭ la insulo.

Dum la tago, unu el la debatpaneloj havos kiel temon Novaĵagentejoj en la hipermedia epoko: de kablo-sendo ĝis plurmedia novaĵo kaj prezentos la vortojn de la prezidanto de Prensa Latina, Luis Enrique González.

Same, okazos debatkunsido rilata al la Nova Monda Informa Ordo, pritraktata defio en la 21-a jarcento kun la intervenoj de kleruloj el Libano, Portugalio kaj aliaj nacioj.

Ĉi tiu internacia konferenco festas la 65-an datrevenon de la origina Operacio Vero vokita de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, kaj la postan kreadon de Prensa Latina.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up