Ŝtata konsilantaro alvokas elekton de provincaj guberniestroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-24 17:20:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 24 (RHK) Venontan  28-an de majo je la 9:00 a.m. laŭ loka tempo, okazos la elekto de provincaj guberniestroj kaj vicguberniestroj  en  Kubo, laŭ decidis  la Ŝtata Konsilantaro, surbaze de  la Konstitucio kaj la Balota Leĝo.

Komuniko de la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento), publikigita en ĝia retejo, precizigas, ke provincaj guberniestroj kaj vicguberniestroj estas elektitaj de la delegitoj al la municipaj asembleoj de Popola Povo, laŭ propono de la Prezidento de la Respubliko, por periodo kvinjara.

La ceremonion de voĉdonado gvidas la prezidanto de la koncerna Municipa Elekta Konsilantaro, kaj la deputito indikita de la Ŝtata Konsilantaro por tiu celo, finas la tekston.

La 19-an de aprilo en la Havana Kongresejo estis konstituita la X-a Leĝdonado de la Kuba Parlamento, formita de la 470 deputitoj elektitaj la 26-an de marto en la naciaj elektoj.

Kiel prezidanto de la parlamento kaj de la Ŝtata konsilio, Esteban Lazo, kaj Ana María Mari Machado kaj Homero Acosta Álvarez estis ratifitaj en la postenoj de vicprezidanto kaj sekretario, respektive, kiuj estras siavice  la Ŝtatan konsilion.

Per plimulta voĉdono, Miguel Díaz-Canel estis reelektita Prezidento de la Respubliko; Salvador Valdés Mesa, en la posteno de Vicprezidento; kaj Manuel Marrero kiel Ĉefministro, laŭ propono de la Ŝtatestro.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up