Ŝtata Konsilantaro kunvokas sesion de la Kuba Parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-09 07:53:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 9 (RHK) La Kuba Ŝtata Konsilantaro kunvokis eksterordinaran sesion de la Nacia Asembleo de Popola Povo (ANPP)  la 25-an de majo, kies tagordo inkluzivas ĝisdatigon pri la ekonomia situacio de la lando.

Noto publikigita ĉi-marde en la ĵurnalo Granma indikas, ke en ĉi tiu kunveno, ekde la 09:00 laŭ la loka tempo, estos diskutitaj ankaŭ la Leĝpropono pri Socia Komunikado kaj la Propono pri Leĝdona Tagordo por la X-a Leĝdona periodo.

Aliaj temoj de ĉi tiu dua eksterordinara sesio estas la Konstitucio de la konstantaj laborkomisionoj kaj la Parlamentaj Amikecaj Grupoj de la ANPP.

La fonto aldonas, ke la rendevuo okazos en la Palaco de la Kongresoj, en Havano.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up