Nombra ĉeesto internacia estas en Kubo okaze de la 1-a de majo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-01 08:22:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 1 (RHK) Pli ol mil gastoj el diversaj partoj de la mondo partoprenas en la aktivadoj kiuj okazas en Kubo por la Internacia Laborista Tago (1-a de majo).

Solidareco, la batalo kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono kaj la postulo por la forigo de la kariba nacio el la listo de landoj, kiuj supozeble sponsoras terorismon, estas instigoj, kiuj kunigas reprezentantojn de eksterlandaj sindikatoj kaj movadoj subteni  la insulon.

La 26-an kaj 27-an de aprilo, kelkaj el ili partoprenis en la XIII-a  Internacia Scienca Laborrenkontiĝo 1-a de majo, kiu havis inter siaj temoj la nuntempan debaton pri historiografio, teorio kaj metodo por la studo de laboro kaj laboristoj; kaj sociaj movadoj en Ameriko, spertoj kaj defioj.

Ili ankaŭ traktis migradon, la laborforton kaj laborpolitikojn; la historio de la laborista movado; kaj la historia kaj kultura heredaĵo de laboristoj kaj kamparanoj, inter aliaj.

La antaŭan tagon, la delegitoj kundividis kun 14 laboristaj grupoj kaj homoj el la kvartaloj de Havano, kie ili eksciis pri la laboro de tiuj laboristoj kaj la laboro de transformo en la Havana komunumoj.

Ĉi tiu tago de majo, la gastoj partoprenos en la marŝoj kiuj okazos en la municipoj, kvankam ĉi-okaze miloj da laboristoj ne kolektiĝos sur la ĉefaj placoj de la insulo, pro la ekonomiaj cirkonstancoj de la lando kaj precipe la manko de fuelo.

Ĉi-rilate, la kuba ĉefministro Manuel Marrero diris en deklaroj al loka televido, ke la okazigo de la dato "estos tago de festo kaj ĝojo".

Li emfazis la ĉeeston en la kariba nacio de la eksterlandaj gastoj kaj la Internacia Renkontiĝo de Solidareco kun Kubo kaj kontraŭimperiismo 200 jarojn post la Monroe Doktrino, kiu okazos la 2-an de majo en la Havana Kongresejo.


Fonto: PL

 



Komentarioj

  • Salut's gravatar
    Salut
    01/05/2023 12:38 pm

    Certe Kubo vivas kaj laboras.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up