Díaz-Canel akceptis partoprenantojn en la kunveno de G77 kaj FITCuba 2023

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-04 11:04:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 4 (RHK) La Prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, akceptis grandan delegacion de Ministroj pri Kulturo kaj Turismo, kiuj ĉeestas la kunvenon de  G-77 plus Ĉinio  kaj partoprenantojn de FITCuba 2023, raportis hodiaŭ la Prezidanteco.

La prezidento bonvenigis en la Palaco de la Revolucio la estrojn de la Ministerio de Kulturo, kiuj ĉeestas ĉi-ĵaŭde la kunvenon de la Grupo 77 plus Ĉinio en la Kongreseja centro de ĉi tiu ĉefurbo.

Li ankaŭ parolis kun prezidantoj de hotelĉenoj, aerkompaniaj administrantoj, komercistoj kaj provizantoj, kiuj partoprenis en la Internacia Turisma Foiro de Kubo, FITCuba 2023.

Okaze de la kunveno de la Grupo 77 + Ĉinio, kies portempan  prezidantecon la insulo havas, oni diskutos pri kulturo kiel tutmonda publika bono, kaj ankaŭ pri mekanismoj kaj alternativoj de suda kunlaborado por daŭripova disvolviĝo.

Aliaj momentoj estos dediĉitaj al la socia kaj ekonomia dimensio de kulturo, same kiel la rolo de kreaj ekonomioj kaj kulturaj industrioj en evolulandoj.

Siaflanke, la fermo de FITCuba 2023 estos la taŭga momento por la prezento de la venonta renkontiĝo en 2024 kaj resumos la tagojn de debatoj, informoj, turneoj kaj renkontiĝoj por la promocio kaj reakiro de la kuba turismo.

Kun Havano kiel la ejo kaj kultura heredaĵo kiel la centro de atento, la Foiro atingis larĝajn esperojn pri la insula vojaĝindustrio, kaj la agado de kaj lokaj kaj eksterlandaj firmaoj kiuj laboras en la insularo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up