Prezidento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj akceptis Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-29 08:07:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, nov 29 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj prezidento de la Respubliko de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, estis akceptita ĉi-merkrede de Lia Moŝto Ŝejko Mohamed Bin Zayedp, prezidento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Kiel la unua aktivado en la oficiala tagordo, la kunveno fariĝis privata dialogo, sed kiel konfirmis la kuba prezidento en sia oficiala konto ĉe la socia reto X, dum la interŝanĝo oni konstatis la bonan staton de la rilatoj inter ambaŭ landoj kaj la volon daŭre fortigi la politikan dialogon duflankan.

Kubo esprimis sian intereson vastigi kaj diversigi ekonomiajn, komercajn, investajn kaj kunlaborajn ligojn konforme al la potencialo, kiu ekzistas en areoj kiel bioteknologio, renovigeblaj energioj, turismo kaj agrikulturo, inter aliaj gravaj sektoroj.

Ĉi tiu vizito, la unua de kuba prezidento al ĉi tiu lando de la Persa Golfo, ratifas la volon de ambaŭ registaroj, ke kunlaboraj ligoj atingu la saman nivelon de politikaj kaj diplomatiaj rilatoj. Kelkaj ekzemploj de ĉi tiu kunlaboro inkluzivas la kreditojn ofertitajn de la Abu Dhabi-disvolva fonduso, kiuj havis specialan signifon por la kariba insulo, precipe en la akvoresurs-sektoro.

Aliflanke, la speciala sendito de Kuba Radio, Angélica Paredes, konfirmis, ke la ĉeesto de la kuba prezidento en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ebligos lian partoprenon en la Pintkunveno de COP 28, konferenco de la partioj al la konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri klimata ŝanĝiĝo kiu, je la plej alta nivelo, kunvenos dum la unua kaj dua tagoj de decembro.

La kuba prezidento ĉeestos ankaŭ la pintkunvenon de gvidantoj de la grupo G77 kaj Ĉinio, kiu taksos ĉi tiun aferon; pintkunveno kunvokita de Kubo, lando, prezidanta  tiun ĉi internacian konsultan grupon.


Fonto: Radio Rebelde

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up