Voĉoj por Kubo resonis antaŭ la Blanka Domo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-26 08:58:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jun 26 (RHK) Reprezentantoj de pli ol cent organizoj kaj sociaj movadoj en Usono vokis ĉi-dimanĉe laŭte kaj forte antaŭ la Blanka Domo por ŝanĝo de politiko al Kubo.

La paca marŝado komenciĝis de la Monumento al la liberiganto José de San Martín, en  tiu ĉefurbo, kaj finiĝis ĝuste antaŭ la administra domego.

"Ni estas ĉi tie por diri al Joe Biden forigu Kubon el la listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo kaj ke la blokado devas fini", diris unu el la prelegantoj.

Forprenu Kubon de la Listo de Ŝtataj sponsoroj de terorismo (Kubo ekster la listo de Ŝtataj sponsoroj de terorismo) estas la nomo de la kampanjo, kiu instigas ĉi tiun novan ondon de subteno por la plej granda el Antiloj.

Pli ol 30 urboj en Usono kaj aliaj partoj de la mondo raportis esprimojn de subteno por la kariba nacio dum la tago.

Antaŭtage, la vicĉefo de la Kuba Misio en Usono, Alejandro Pila, dankis ilin en evento organizita de la Koalicio de Metro DC pro tiu kreskanta subteno al sia lando.
Li ripetis, ke la nomumo de Kubo kiel supozata ŝtata sponsoro de terorismo estas kontraŭleĝa kaj malmorala.

La diplomato argumentis pri la rolo de la insulo en la batalo por socia justico kaj en medicina kunlaboro etendita al la plej malsimilaj anguloj de la planedo.

Samopinias  la ĉeestantoj, kiuj ree kaj ree ekkriis en malsamaj tempoj "Kubo jes, blokado ne", kaj kiel ili ripetis ĉi-dimanĉe tra la stratoj de Vaŝingtono kaj antaŭ la Blanka Domo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up