En Kubo komenciĝos la ordinara periodo de la X leĝdona periodo de la Parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-20 07:26:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 20  (RHK) La unua regula sesio de la Nacia Asembleo de la Popola Povo de Kubo (ANPP, Parlamento) en sia X-a Leĝdonado komenciĝas hodiaŭ per la analizo kaj diskuto de la leĝprojekto de la Milita Puna Kodo.

La deputitoj taksos la leĝdonan proponon en la ĉefurba Palaco de la Kongresoj, kiu celas protekti la rajtojn kaj garantiojn aprobitajn en la Konstitucio de la Respubliko, en la kampo de liverado de la militservo.

Ankaŭ estos ekzamenita la efektivigo de la Leĝo pri Nutraĵa Suvereneco  kaj Nutra Sekureco, aprobita de la ANPP en majo de la pasinta jaro.

La parlamentanoj revizios la rezultojn de plenumo de la ĝeneralaj direktivoj por trakti krimon, kontraŭleĝecojn kaj socian maldisciplinon.

Sammaniere ili analizos la Projekton de Interkonsento, kiu reguligas la ligon de la deputitoj kun la balotantoj de la teritorio, kie ili estis elektitaj.

En ĉi tiu unua periodo de kunsidoj estos diskutataj la Integrala Politiko pri Prizorgado de Infanoj kaj Junularo, la decidoj alprenataj por kontroli prezojn kaj la nunan situacion de la energisistemo de la lando.

La leĝdonantoj ankaŭ traktos la konduton de la ekonomio en la unua duono de 2023.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up