Estas kunvokita Ordinara Periodo de la X-a Leĝdona periodo de la Kuba Parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-30 08:58:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba Parlamento

Havano, jun 30 (RHK) La prezidanto de la Nacia Asembleo de la Popola Povo de Kubo (Parlamento), Esteban Lazo, kunvokis ĉi-vendrede la unuan ordinaran sesion de tiu organo, en sia X-a Leĝdona periodo.

Plenumante  la povojn donitajn en la artikolo 111, alineo c), de la Konstitucio de la Respubliko, la ankaŭ prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro kunvokas tiun ĉi sesion, kiu okazos ekde la 9-a horo laŭ la loka tempo, en la  20ª de julio  de la kuranta jaro en la Kongresejo de la ĉefurbo.

Dum la dua eksterordinara kunsido de la leĝdona organo okazinta pasintan majon, Lazo anoncis, ke ĉi tiu venonta ordinara kunveno profundigos la analizon de aferoj interesaj por la publiko.

Estos kvin tagoj de intensa debato, certigis la parlamentestro, ĉar ne estos eĉ unu temo de tiuj, kiuj interesas la loĝantaron ekster la Parlamento.

Lazo aludis al la urĝo kritike trakti temojn kiel la produktado de nutraĵoj, unu el la aspektoj kiuj plej influas la ĉiutagan vivon de la kubanoj.

La prezidanto de la Leĝdona periodo emfazis, ke la nuna konsisto de la Parlamento devas atingi pli grandan travideblecon en sia funkciado en respondeco, en la prezento de buĝetoj, kaj pli intencan laboron en la preparado de gvidantoj.

Alia afero, kiun oni devas trakti kun egala intereso, estas atento al gejunuloj, li aldonis, kaj precizigis, ke la landa laborstrategio kun infanoj kaj junularoj estos analizita en la kunsido de la venonta julio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up