La elekto de Kubo al homrajta mekanismo de UN estas larĝa rekono al la insula agado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-12 07:52:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  okt 12 (RHK) La larĝa subteno akirita de Kubo por membri la Konsilantaron de Homaj Rajtoj de UN estas internacia rekono al la laboro de la insulo en la temo de homaj rajtoj.

La antaŭan tagon, la antila nacio akiris la plej grandan nombron da voĉoj en la regiono de Latin-Ameriko kaj Karibio, kun la subteno de 146 membroŝtatoj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, por integri, por la sesa fojo, tiun organizon en la periodo 2024-2026.

Laŭ la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, tio estas loko gajnita per praktikado de solidareco, kunlaboro, respekto al la digno kaj la rajto de ĉiuj popoloj de la mondo vivi en paco.

"Kubo - la prezidanto skribis sur la socia reto X, -- laboris senlace por plenumi la deziron de Martí, ke "la Unua Leĝo de la Respubliko estu la kulto de kubanoj al la plena digno" de virinoj kaj viroj, maljunuloj kaj  infanaro."

Siaflanke la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj asertas, ke la evento ratifas la agnoskon de la internacia komunumo pro la signifaj progresoj de la insulo en la ĝuado de ĉiuj homaj rajtoj por ĉiuj homoj.

Same, ĝi rimarkis, ke tio pruvas ĝian sindevontigon al la defendo de multflankismo kaj la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

"Por Kubo, kiel pro tempore prezidanto de la Grupo 77 kaj Ĉinio, ĉi tiu elekto havas specialan signifon, ĉar ĝi subtenas sian defendon de la interesoj de evolulandoj kaj klopodojn por justa kaj egalrajta internacia ordo", diris la Ekstera Ministerio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up