Prezidento de Kubo parolos ĉe UN pri klimata agado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-26 11:20:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN.

Havano, 26 okt (RHK) La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, partoprenos ĉi-mardon en la Renkontiĝo "Klimata Agado: por Homaro, Planedo kaj Prospero" .

Kiel raportis lunde la tvitera konto de la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj, la interveno de la prezidento videblos per la naciaj televidkanaloj Cubavisión kaj Canal Caribe.

Laŭ la retejo de Unuiĝintaj Nacioj, temas pri altnivela kunveno kunvokita de la prezidanto de la sepdek-sesa sesio de UN.

Tiu ĉi tema debato okazos ene de la 76-a sesio de la Ĝenerala Asembleo.

La tema debato okazos antaŭ la Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo (COP 26) en Glasgovo, Skotlando, pro 'la urĝeco pligrandigi klimatan agadon por atingi la celon de 1,5 gradoj kaj por certigi, ke klimata ŝanĝo restu la ĉefa prioritato de la internacia. tagordo ', precizigis la publikigita teksto.

Fontoj: ACN / Prensa Latina



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up