Kuba imunogeno Abdala ĉefrolas en nacia vakcinkampanjo de Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-18 12:49:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 18 (RHK) La kuba imunogeno Abdala, la unua kontraŭ Kovim-19 disvolvita kaj produktita en Latin-Ameriko, estas decida en la nacia vakcinkampanjo, kiu ĵus komenciĝis en Meksiko.

La vakcino ellaborita de la Centro por Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (de Kubo), kies efikeco estis laŭregule pruvita en tiu nordamerika lando, kovros la plimulton de la dozoj aplikataj en la imuniga procezo, kiu komenciĝis ĉi-lunde, diris Ruy López Ridaura, Vicsekretario de Prevento kaj San-Antaŭigo.

Laŭ informoj de la meksika ĵurnalo La Jornada, la oficisto ankaŭ precizigis, ke la rezultoj de la studoj pri Abdala estis prezentitaj al specialistoj de la Ministerio pri Sano, kiuj kontrolis la altan efikecon de ĉi tiu produkto por preventi gravajn komplikaĵojn de Kovim-19.

La kampanjo, kiu daŭros ĝis marto 2024, konformas al la rekomendoj de la Monda kaj Tutamerika Organizo pri Sano pri inkludo de vakcinado kontraŭ Kovim-19 en la laŭsezona kampanjo por malhelpi gripon, diris la Registaro de Meksiko.

Abdala havas efikecon de 92.13%, 88.99% kaj 92.33%, ĉe mildaj, moderaj kaj severaj klinikaj formoj de la malsano, respektive.

Ĝi estas indikita por specifa aktiva imunigo kontraŭ SARS-CoV-2-infekto (viruso kiu kaŭzas la malsanon, ankaŭ en knaboj kaj knabinoj ekde la aĝo de kvin jaroj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up