La kuba prezidento salutis la tagon de la nacia kulturo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-20 17:17:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 20 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, salutis ĉi-ĵaŭde la Tagon de la Kuba Kulturo, dato, kiu memorigas unuafoje la kantadon de la Nacia Himno en la urbo Bayamo, situanta oriente de la lando.

Per sia Tviter-konto, la prezidento emfazis, ke la kuba kulturo "ĉiam estas tie, kie ĝi estas plej utila, kiel la glavo kaj ŝildo de la nacio".

Simile, la Ĝenerala Direktoro de Konsulaj Aferoj kaj Kubaj Loĝantoj Eksterlande, Ernesto Soberón, rememoris la  historian okazaĵon kaj emfazis ĝian gravecon por formi la kuban identecon.

Je ĉiu la 20-a de oktobro, la kariba lando memoras la kreadon de la Nacia Himno en 1868 dum la unua sendependeca batalo en la urbo Bayamo, situanta en la orienta provinco Granma.

La aŭtoro de tiu peco de la romantika kanto estis Pedro Figueredo, konata kiel Perucho, por instigi tiujn kubanojn pretajn batali por la sendependeco de la Patrujo  iri al la batalkampoj kontraŭ la kolonia imperio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up