Ĉefministro de Kubo akceptis hindan ambasadoron

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-29 08:18:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, nov 29 (RHK) La ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero, akceptis ĉi-mardon la hindan ambasadoron en Havano, Sarvesvaran Janakiraman, kiu finas sian diplomatian mision en nia lando.

Pri la renkontiĝo, Marrero detalis en la socia reto X, ke li konfirmis al la diplomato la volon  daŭre plifortigi duflankajn ligojn en la politika, amikeca kaj kunlabora sferoj.

Janakiraman estris sian diplomatian legacion dum du jaroj kun valoraj kontribuoj al plifortigo de rilatoj inter ambaŭ landoj, raportis nacia televido.

En la interŝanĝo, la kuba registarestro asertis, ke lia lando alte taksas siajn ligojn kun Hindio, samtempe agnoskante la rolon de tiu nacio sur la tutmonda scenejo.

Li ankaŭ dankis Nov-Delhion pro la firma pozicio kontraŭ la usona blokado trudata al  Kubo, kaj transdonis al sia interparolanto sian kontenton pro la farita laboro kaj la subtenon al kunlaboraj projektoj, kiuj kontribuas al la Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolva Plano ĝis 2030.

Dume, Janakiraman esprimis, ke servi en Kubo konsistigis por li privilegion, kaj laŭdis la ligojn kun la ekonomia kaj komerca sektoro de la plej granda insulo de Antiloj, kaj ankaŭ la komunajn projektojn en la agrikultura kaj energia sektoroj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up