Vicprezidanto de Kubo interparolis kun ĉefministro de Ruando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-21 07:51:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, nov 21 (RHK) La vicprezidanto de Kubo, Salvador Valdés Mesa, renkontiĝis ĉi-lunde kun Édouard Ngirente, ĉefministro de Ruando, lando kie li estas en oficiala vizito.

Per sia konto pri X, Valdés Mesa priskribis la agadprogramon de sia vizito al la afrika nacio kiel tre fruktodona.

En la dialogo kun Ngirente, la kuba reprezentanto ratifis la sindevontigon de la plej granda el Antiloj labori por pliigi kunlaboron en ĉiuj sferoj kiuj kontribuas al la prospero de ambaŭ popoloj.

“Mi plenumis intensan kaj tre fruktodonan programon de agadoj ĉi-lunde en Ruando. En dialogo kun la ĉefministro, Édouard Ngirente, mi ratifis la engaĝiĝon de #Kubo labori por pliigi kunlaboron en ĉiuj sferoj kiuj kontribuas al la prospero de ambaŭ popoloj."

La Vicprezidanto de Kubo komencis  sian oficialan viziton al Ruando, la lasta celo de turneo, kiu komenciĝis ĉi tiun 13-an de novembro tra nacioj de la afrika kontinento kiel Ganao, Gvineo Bissau kaj Etiopio.

Lunde Valdés Mesa estis akceptita de Paul Kagame, ŝtatestro de Ruando, kun kiu li diskutis pri manieroj plifortigi la duflankan kunlaboron.

Krome, li interparolis kun Kalinda Francois Xavier, prezidanto de la Senato de Ruando, al kiu li ratifis la volon de la Kuba Parlamento labori por plifortigi ekonomiajn kaj politikajn rilatojn inter ambaŭ landoj.

La oficiala delegacio de la insulo konsistas ankaŭ el Tania Margarita Cruz Hernández, unua vicministro pri Publika Sano, kaj Ángel Villa Hernández, ĝenerala vicdirektoro pri Duflankaj Aferoj de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up