Socialismo kaj unueco estas kolonoj de la Partio kaj la laboro de la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-16 08:37:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, dec 16 (RHK) "Nur per socialismo kaj unueco ni povis konstrui ĉi tiun kolosan verkon, kiu estas la Revolucio", diris la Sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, en la VII-a Plena Sesio de ĉi tiu ento, prezidata de ĝia Unua Sekretario kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez.

Li memorigis, ke ĉi tiu renkontiĝo – la plej alta organo de politika gvido inter Kongresoj – estis atingita post vasta procezo de konsultado de la centraj dokumentoj, kiu implikis pli ol 750.000 personojn, ĉirkaŭ 520.000 intervenojn kaj pli ol 145.000 proponojn, en universo kiu multe superis tiun de partia militeco.

Kun la metoda kaj kritika alproksimiĝo postulita de la severeco de  la momento, oni analizis transcendajn aferojn por la nacio, kun la celo estigi interkonsentojn kaj akceli decidon.

Alejandro Gil Fernández, vicĉefministro kaj ministro pri ekonomio kaj planado, prezentis takson de la agado de la ekonomio dum 2023, en kiu, li diris, la niveloj planitaj por ĉi-jare ne estos atingitaj.

Ne mankis atento por alfronti inflacion, kiu, fine de la jaro, laŭtakse kreskis  ĉirkaŭ 30%, kun malrapidiĝo en la dinamiko de prezo-kresko rimarkita, Gil deklaris.

Pri la taksado de la plenumo de la Gvidlinioj pri Ekonomia kaj Socia Politiko de la Partio kaj la Revolucio kaj la Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolva Plano ĝis 2030, estis pritraktitaj pli ol 68 000 sugestoj, el kiuj naskiĝis 1 374 normaj proponoj.

Inter la plej ripetiĝantaj estas tiuj, kiuj rilatas al la situacio de la pensiul-pagoj kaj subtenatoj, la bezono de diferencigita atento al la sektoroj de sano kaj edukado, la funkciado de MIME-oj, la burokrataĵoj pri  loĝejoj, la altaj prezoj, la efektivigo de la Leĝo pri Nutraĵa Suvereneco en la municipoj, la merkatsistemo por agronutraj produktoj kaj la situacio de publika transporto.

Por la periodo 2021-2026, li precizigis, oni proponas modifi 36 gvidliniojn, aldoni 15 kaj forigi tri.

La investo de la Orient-Okcidenta akvotransigilo, en la municipo de Mayarí, en Holguín, kaj ĝia efiko al akirado de manĝaĵo; sukerproduktado, en kiu eĉ la decidoj kaj agoj aprobitaj por savi tiun industrion ne atingas sian celon; la plifortigo de la Popola Povo- sistemo; politika akompano al ekonomiaj agantoj; la socialisma ŝtata entrepreno, kiu ankoraŭ havas multon por fari por trovi sian ĝustan lokon; la generado de laborpostenoj, inter aliaj, estis temoj traktitaj en la unua tago de la VII-a Plena Sesio, kiu finiĝas hodiaŭ.


Fonto: Granma/PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up