
Foto: Arkivo
Havano, jul 25 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, diris ĉi-ĵaŭde en la centra urbo Santa Clara, ke la 13-an de aŭgusto oni eldonos alvokon por memorfesti la centjariĝon de la Ĉefkomandanto Fidel Castro (1926-2016), ne nur por diskuti lian heredaĵon, sed ankaŭ por alporti ĝin al la nuntempo.
En la konkludoj de sia vizito al la centra provinco Villa Clara, la prezidento emfazis, ke estas multaj aferoj, kiujn Fidel fondis en tiu provinco. "Reakiri ilin kaj alporti ilin al la nuntempo estas la plej bona omaĝo," li asertis.
"Ni ne rezignos ĉi tie. Ni venkos la blokadon, eĉ se ili daŭre intensigos ĝin. Sed ni devas venki ĝin per penso, inteligenteco kaj laboro," emfazis Díaz-Canel.
Fonto: PL