Díaz-Canel vizitas lokojn de ekonomia intereso en Insulo de Junularo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-10 12:47:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  feb 10 (RHK) Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, alvenis ĉi-sabate matene al la Speciala Municipo Insulo de la Junularo kun la celo  trovi solvojn kaj strategiojn por la evoluo de la lando.

Ni daŭre travojaĝas #Kubon  por interŝanĝi kun laboristaj grupoj, kiuj ne atingas kontentigajn rezultojn. Dialogo, kuraĝigi kaj serĉi solvojn. Eblas antaŭeniri, sed ĝi estos nur produkto de ĉiutaga laboro, skribis la prezidanto en sia X-konto.

En ĉi tiu vizito, la dua de la plej alta gvidantaro de la lando al la municipo en la lastaj 21 tagoj, la tagordo estas direktita al entoj kun problemoj en ilia administrado kiel la Industria Agrikultura Kompanio, kiu ne plenumas siajn planojn kaj estas multe sub sia potencialo.

Díaz-Canel kritikis la malbonan planadon kaj insistis pri la neceso pensi kaj organizi la laboron, samtempe indikante la reakiron de la grandaj stokejoj de la firmao kiuj nun estas neuzitaj.

La prezidento kaj Roberto Morales Ojeda, organiz-sekretario de la partia organizo,  vizitis ankaŭ la Ĝeneralan Instruan Hospitalon “Héroes del Baire”, kie interŝanĝe kun kuracistoj kaj manaĝeroj de la sektoro ili eksciis pri la deficito de kelkaj fakoj, por kiuj oni indikis ampleksan analizon kun la Ministerio pri Publika Sano.

Ili konsideris neakceptebla por la municipo, ke la infana mortoprocento estas 9,3 por mil vivaj naskiĝoj. Ne tiel patrina morteco, kiu restis ĉe nulo dum 22 jaroj.

La ĉi-sabata vizito ankaŭ inkludis la Insulan Fiŝindustrion, ekonomian kolonon de tiu teritorio, kiu liveras freŝan valuton al la lando per la eksportado de omaroj.

La malsukceso plenumi la planon de 2023 estis influita de veterproblemoj, malalta manifestiĝo de specioj kaj teknikaj malfacilaĵoj de la ŝipoj, sed la prezidento emfazis la scion de siaj laboristoj kaj diris, ke li sentas sin certa, ke la indikiloj pliboniĝos.

La ĉi-sabata vizito inkluzivis la Konstrukompanion Insulo de la Junularo, kiu ankaŭ ne plenumis siajn planojn en 2023.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up