Panamo: denuncas Kubo ĉeeston de dungoservistoj ligitaj al terorismo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-08 17:22:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kubanoj en la  forumo

La kuba delegitaro partoprenanta la paralelajn forumojn de la pintkunsido de la Amerikoj en Panamo, denuncis la ofendan kaj senmoralan ĉeeston de dungituloj je la servo de la historiaj malamikoj de la kuba revolucio.

Dum gazetara konferenco en la panama ĉefurbo, reprezentantoj de la civila socio de la insulo diskonigis principan deklaron kiu rifuzas la partoprenon de kontraŭrevoluciuloj publike ligitaj al konataj teroristoj, kiuj provokadis longdaŭran damaĝon al la kuba popolo.

La dokumento esprimas ke la  dungitoj, el kubana origino, akredititaj en la forumoj de Panamo, uzurpas  hontinde la nomon de la lando kiun ili kalumnias kaj ofendas.

Dum la gazetara konferenco aliaj membroj de la delegitaro asertis ke la veraj reprezentantoj de Kubo membras en la insula delegitaro, kiu favoras la plibonigon de la rilatoj kun Usono, kontraste al tio dezirata de tiuj, kiuj nomas sin kubanoj, kiuj kontraŭstaras la proksimiĝon de la rilatoj.

Pli ol cent reprezentantoj de la civila socio kuba, sociaj agantoj, junuloj, intelektuloj, kamparanoj, kooperativistoj, entreprenistoj kaj akademianoj, ĉeestas ekde hodiaŭ la forumojn kaj aranĝojn paralelajn al la 7-a kontinenta pintkunsido kiu sesios la 10-an kaj 11-an je nivelo de ŝtatestroj.

La kuba delegitaro partoprenos aranĝon solidarecan al la progresemaj kaŭzoj de Latinameriko kaj Karibio, okazonta en la Paranimfo de la universitato de Panamo, la 11-an de aprilo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up