Kubo montros negoceblecojn de la insulo en Panamo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-06 10:11:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
la kuba ministro pri fremdaj investoj

La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, partoprenos la forumon pri negocoj de la Pintkunsido de la Amerikoj ĉi-semajne,  kun la celo prezenti la eblecojn ofertatajn de la insulo por evoluigi la internaciajn ekonomiajn rilatojn, surbaze de la nova leĝo pri fremdaj investoj kaj de la speciala evoluzono de Mariel (ZEDM).

Malmierca esprimis al la kuba informagentejo, ke depost  la venko kontraŭ la areo de libera komerco de la Amerikoj, ALCA, en la V-a pintkunsido de la Amerikoj, kun la nekontestebla protagonismo de la prezidento Hugo Chávez, la partopreno de Kubo en la pintkunsido fariĝis konstanta postulo.

Pro tio, li aldonis, ni alvenos al Panamo plenumante justecon, kun Latinameriko kaj Karibio fortiĝintaj.

La VII-a pintkunsido estos grava scenejo por pritrakti diversajn temojn, interalie, la ĵusan ekzekutivan ordonon de Usono kontraŭ Venezuelo, kio estigis sennombrajn esprimojn de rifuzo en Latinameriko, speciale en nia lando, kiu konfirmos unu plian fojon sian subtenon senkondiĉan al la sudamerika lando kaj al ties legitima prezidento Nicolás Maduro.

La pintkunsido venas en momentoj kontraŭdiraj kaj historiaj por la du Amerikoj, ĉar tro multas la atendoj kreitaj en la kontinento pro la anoncoj de la pasinta 17-a de decembro, kiam la prezidentoj Raúl Castro kaj Barack Obama decidis avanci en la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Demandite pri la sekvoj de ebla recriproka interŝanĝo, la ministro emfazis ke Kubo ĉiam favoris la ekziston de rilatoj kun Usono, aparte en la ekonomia sfero, kie oni pli povas senti la mankon de normaleco kaŭze de la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo.

Tiu ĉi afero nuntempe restas sama, kaj evidentas ke oni ne povas ĝin tuj solvi, sed estas unu el la ĉefaj paŝoj por normaligi la rilaton inter la du landoj.

Malmierca  asertis ke la kuba ekonomio bezonas pli dinamikan kreskon, kaj por ke la PIB atingu 5%, Kubo bezonas nivelon de akumulado de kapitalo super 20% kaj ne 12%  kiel nuntempe. Tio eblas per aliro al financaj kreditoj je longa tempoperiodo kaj impulso al fremdaj investoj rektaj.

En tiu celo allogi fremdajn kapitalojn, krom pli bona agado niaflanke, rolas esence la speciala evoluzono de Mariel, kie ekzistas speciala sistemo kun plialtaj stimuloj ol la ekzistantaj en la lando, kio estis aprobita en la nova Leĝo 118.

Pri kio okazantas tie, Malmierca esprimis ke nuntempe ĝi estas en komenca etapo. Unu afero estas la terminalo, li aldonis, kaj alia entute malsama estas la evoluigo de zono kiu etendiĝas je 465 kvadrataj kilometroj.

Kubo posedas nuntempe, pli diversigitan interŝanĝon, strategion de supera prioritato por la lando kaj ni daŭre laboros tiuridekte, kun la defio ampleksigi la eksporteblan dosieron en pli granda kvanto da merkatoj, aldonis la ministro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up