Ricevos Fidel distingon de la Nacia Kongreso de Honduro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-08 07:59:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Speciala distingo al la komandanto Fidel Castro pro lia projekciado en Honduro favore al sano kaj edukado de tiu popolo estos transdonata de la nacia kongreso de tiu lando.

Ankaŭ la kuba popolo ricevos la honorojn de la hondura kongreso per la Medalo de Oro kaj atestilo dum ceremonio solena.

La distingon ricevos la kuba ambasadoro en Honduro, Sergio Oliva, en ĉeesto de la estroj kaj kunordigantoj de la kubaj kuracistaj brigadoj kiuj laboras en tiu lando.

La distingon proponis la deputito de la partio Libereco kaj Refondo (Libre), Scherly Arrigad, kaj ĝin subtenis la nacionalista, Oswaldo Ramos Soto, prezidanto de la leĝofara komisiono, kiu prizorgos la efektivigon de la iniciato.

Kubo kunlaboras kun Honduro en la prisana sektoro ekde la jaro 1974, kiam la lando estis damaĝita de la uragano Fifi, kaj same okazis dum la tragedio kaŭzita de la uragano Mitch. Aliflanke, ĉirkaŭ 1 345 honduranoj studis medicinon en la Latinamerika Lernejo de Medicino (ELAM) en Kubo.

La kuba misio kuracista en tiu lando, je la monato julio ĉi-jare, nombris totale 27,6 milionoj da kazoj atentitaj en diversaj areoj, de post 16 jaroj de laboro.

(kun informoj de El Heraldo.hn)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up