Honduro alprenos portempan prezidantecon de Celac

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-01 07:53:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Xiomara Castro, prezidentino de Honduro

Havano, mar 1(RHK) Honduro alprenos la portempan prezidantecon de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac), en la kadro de la VIII pintkunveno de tiu bloko, kiu okazas hodiaŭ en Sankta Vincento kaj Grenadinoj.

La hondura prezidentino, Xiomara Castro, alvenis al ĉi tiu kariba nacio ĵaŭdon nokte por ĉeesti la konklavon de tiu politika kunordiga organo, formita de 33 landoj.

Antaŭtage, la hondura vickanceliero, Eduardo Torres, en deklaroj al la gazetaro elstarigis la respondecon, kiun la portempa prezidanteco de Celac reprezentas por tiu lando.

Li anoncis, ke kadre de la forumo okazos meza renkontiĝo kun Eŭropa Unio (EU), ĉar Honduro antaŭenigas la rilaton inter Latin-Ameriko kaj Karibio kun tiu komunumo, krom aliaj gravaj renkontiĝoj kun gvidantoj de la bloko.

Laŭ Torres, la centramerika gvidanto ankaŭ planas renkontiĝon kun speciala sendito de la prezidanto de Ĉinio, Xi Jinping, konsiderante, ke unu el la devontigoj de Honduro kiel estro de Celac estas okazigi pintkonferencon kun la azia giganto.

"Ĝi estos tre grava ĉar ĝuste kiel regiono ni povas proponi infrastrukturajn megaprojektojn, elektran interkonekteblecon, havenojn, plifortigon de vojaj infrastrukturoj, teknologian interŝanĝon, do en tio Ĉinio povas esti tre grava aliancano por la regiono", li taksis.

En la VIII-a Pintkunveno de Celac, la gvidantoj de la mekanismo pledos por profundigi politikan, ekonomian, socian kaj kulturan integriĝon, krom plifirmigi ligojn de solidareco kaj kunlaboro inter la nacioj de la regiono.

Alia celo estos adopti finan deklaracion, kiu reflektas la prioritatajn interesojn de ĉiuj membroj de la bloko, enkorpigas specialajn deklarojn pri specifaj aferoj kaj ankaŭ reflektas la unuigitan pozicion rilate la problemojn, kiuj influas la areon de Latin-Ameriko kaj Karibio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up